esperanto.is

  • Pliigi grandon de tiparo
  • Defaŭlta grando de tiparo
  • Malpliigi grandon de tiparo

Inferno de Gyrðir Elíasson

Gyrðir ElíassonGyrðir Elíasson naskigxis en Sauðárkrókur la 4an de aprilo 1961 kaj tie pasigis sian infanagxon. Li faris sian studentan ekzamenon cxe la Gimnazio de Sauðárkrókur kaj poste studis en la Instruista Universitato de Islando. Gyrðir logxis en Borgarfjörður en Orienta Islando, en Rejkaviko, en Hveragerði kaj en Akranes. Dum siaj studadaj jaroj li laboris kiel ordinara laboristo sed nun sole okupas sin pri verkado. De li aperis multaj poemaroj, kolektoj de noveloj kaj kelkaj romanoj.  Li estas ankaux aktiva tradukisto de poemoj en la islandan lingvon. Sep noveloj de Gyrðir trovigxas en esperantaj tradukoj en la revuo La Tradukisto. Cxijare Gyrðir ricevis la literaturan premion de la Nordia Konsilio por sia novelkolekto Milli trjánna (Inter la arboj). Kauxze de tio nun aperas esperantlingve en hejmpagxo de Islanda Esperanto-Asocio la unua novelo de tiu libro, nomita Inferno. Antauxe tiu novelo aperis en la 60a numero de La Tradukisto. Hallgrímur Sæmundsson tradukis.

[La novelo Inferno] (30 Kb PDF)

 

Ensaluti